LibreOffice aŭtomate korektos x-ojn al ĉapeloj

Ekde marto mi dungiĝis kiel programisto ĉe The Document Foundation kiu estas la neprofitcela organizaĵo kiu regas LibreOffice. Mia rolo ne rilatas al Esperanto kaj anstataŭe temas pri plibonigado de skriptado, makrooj kaj la API en LibreOffice. Mi tamen profitas de la okazo por helpi pri la esperantigo de la programo dum mia libera tempo. LibreOffice jam havas preskaŭ kompletan tradukon al Esperanto kaj lastatempe mi paŝo-post-paŝe aldonas pliajn tradukerojn. Mi ankaŭ tradukis la novan retejon por ke esperantistoj havu propralingvan bonvenon al la projekto kiam ili elŝutas la programon.

Sed nu, mi profesie estas programisto ne tradukisto do mi ankaŭ provas aldoni novajn funkciojn. Unu el ili rilatas al Esperanto: en la venonta versio 26.8 la aŭtomata korektilo korektos x-ojn en teksto al ĉapeloj. Sufiĉas agordi la lingvon de la dokumento al Esperanto kaj la korektilo jam funkcios.

Ekrankopio de Verkilo kun dialogo por agordi la aŭtomatan korektilon. Montriĝas eblo por malŝalti la korektadon. La interfaco estas tradukita al Esperanto.

Mi pensas ke tio povus esti tre utila se oni uzas komputilon de iu alia, ekzemple en biblioteko aŭ universitato. Tiel oni povas konvene verki dokumenton kun belaj ĉapeloj sen instali programon aŭ agordi novan klavaranĝon.

La funkcio aperos en versio 26.8 kiu eldoniĝos en aŭgusto. Vi povas vidi filmeton kiu demonstras ĝin en la cimraporto pri la funkcio. Aŭ se vi volas jam provi ĝin, vi povas elŝuti alfan version. La instrukcioj por instali tion paralele al via kutima instalaĵo de LibreOffice estas eĉ tradukitaj al Esperanto.

Se vi trovas problemojn pri la nova funkcio aŭ se vi havas komentojn, eblas skribi mesaĝon en la cimraporto aŭ ĉe la esperantlingva dissendolisto.

Komenti

Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci