Ĉu vi konas tekstaventurojn? Tio estas stilo de komputilludoj kiu estis populara ĉefe en la 80aj jaroj. Ĝi funkcias kiel romano en kiu vi mem estas la ĉefrolulo. La ludo rakontas al vi pri viaj ĉirkaŭaĵoj kaj vi povas fari komandojn por diri kion vi volas fari. La komputilo provas kompreni la komandon kaj rakontas tion kio okazas rezulte.

Ĉu vi sciis ke tia ludo ekzistas ankaŭ en Esperanto? La ludo en la supra ekrankapto nomiĝas La Insulo Texel kaj oni verkis ĝin en 1988. Ĝi funkcias ĉe malnovaj komputiloj kiuj rulas MS-DOS. Oni ankoraŭ povas ludi ĝin nuntempe per simulilo en la retumilo. Laŭ mia scio ĝi estas la unua tekstaventuro en Esperanto kaj estas tre imprese ke oni kreis tion en tiu epoko. Tamen verdire mi ne tre ŝatas la ludon mem. Ĝi multe frustras ĉar oni devas eksperimenti por trovi la ĝustan vojon sed preskaŭ ĉiun fojon kiam oni provas la malĝustan aferon oni mortas kaj devas rekomenci. Pri tiaj ludoj mi plej ŝatas solvi puzlojn sed en ĉi tiu ludo la ĉefa mekaniko estas batali kontraŭ malamikoj.
La kreado de tiaj ludoj daŭras nuntempe malgraŭ la progreso de komputila teknologio kiu ebligas belajn grafikojn kaj realismajn ludojn. Granda avantaĝo de tia ludo estas ke unu persono kapablas krei ludon sole kaj kreintoj havas malmultan limigon de la kreemo se ili kapablas priskribi sian mondon per vortoj. Similas al la diferenco inter romanoj kreitaj de unu verkisto kaj filmo kun grandaj buĝeto kaj skipo por realigi ĝin. Fakte estas granda komunumo de homoj kiuj kreas tiajn ludojn, ludas ilin kaj recenzas la ludojn de aliuloj.
Unu populara sistemo por helpi krei tiajn ludojn estas Inform. Ĝi havas radikon en la popularaj ludoj de la 80aj jaroj kiujn kreis Infocom. Ekzemploj de ludoj de tiu entrepreno estas la tre ŝatataj Zork aŭ The Hitchhiker’s Guide to the Galaxy. Ili kreis programlingvon kaj motoron por ebligi ruli la ludojn per la diversaj komputiloj de la epoko. Inform estas modernigita versio de la programlingvo kaj ekzistas ankaŭ modernigitaj motoroj por ruli la ludojn, eĉ rekte en la retumilo.
Ĉe IFDB, mi trovis unu ludon en Esperanto kiu uzas tiun sistemon, nome Fajfeta sur la Luno. La ludo mem estas amuzeta sed ege mallonga. Interese tamen estas ke iu sukcesis fari tradukon de la motoro de Inform al Esperanto. Estus tre bone se aliaj homoj profitus de tio por krei pliajn ludojn en Esperanto.
Ankoraŭ alia populara sistemo por krei tian ludon estas Twine. Ĝi estas kvazaŭ simpligo de la koncepto de tekstaventuroj. Anstataŭ devi tajpi komandojn, la ludo prezentas nur kelkajn elektojn por daŭrigi la rakonton kaj la rezulto povas ŝanĝi kien ĝi iras. Se vi konas librojn kiel Choose your own adventure aŭ Un livre dont vous êtes le héros vi bone komprenos la koncepton.

En Esperanto ekzistas almenaŭ unu bonega ekzemplo de ludo de Twitch kiu nomiĝas Alicio en la Kurioza Kongreso de Ariel Bonkorpa. Ĝi estas tre bele verkita historio kun amuza stilo. Ĝi bone miksas konatajn aferojn de la esperantaj kulturo kaj kongresoj kun la rakonto de Alicio en Mirlando por fari universon kiu estas samtempe konata kaj fantazia. Mi pensas ke la ludo meritas pli vastan konon.

Do nun mi alvenas al la ĉefa kialo por verki ĉi tiun artikolon kie mi reklamas pri mia propra projekto 😊. Ekde kiam mi trovis La Insulon Texel, mi iomete obsediĝas pri ĝi. Ĝi ne nur estas ludo, sed ankaŭ motoro por krei ludojn en Esperanto kun sia propra programlingvo. Mi tre ŝatas ke tio ekzistas kaj mi volas ke estu pli da tekstaventuroj en Esperanto. Tial mi havis la ideon provi savi la motoron de la kaptilo de MS-DOS. Bedaŭrinde ĝi ne estas libera programo kaj mi ne sukcesis trovi la fontokodon. Ĝi tamen ja havas detalan dokumenton por priskribi la programlingvon kaj tio helpas klarigi la funkciadon de la motoro. Tial mi decidis provi rekrei la motoron per moderna kodo. Do, mi pli-malpli sukcesis fari tion kaj la kodo estas havebla ĉe Github. Mia ĉefa celo tamen estis povi krei novajn ludojn kaj tial mi prokrastas rekrei la partojn de la motoro kiujn mi ne tre ŝatas, kiel la monstrojn kaj la sistemon de soifo/malsato. Mi ankaŭ ŝanĝis la programlingvon por ke ĝi estu malpli vortplena kaj pli fleksebla.
Do, per tio mi ankaŭ kreis mian propran ludon kiun oni povas ludi en retumilo. Ĝi denove reprenas la temon de partopreno en kongreso sed ĉi-foje mi profitis por plendi pri ekstremaj fundamentistoj per humura karikaturo. La ludo estas tre mallonga kaj ne eblas morti aŭ kaptiĝi pro eraro, do eblas ludi ĝin dum onia tagmanĝopaŭzo sen tro da engaĝiĝo.
Mi tre ŝatus instigi pli da tekstaventuroj en Esperanto. Mi pensas ke tio estas tre taŭga afero por esperanto ĉar oni povas bone profiti de la lingvo kaj eblas krei ludon sen tro da elspezo de tempo. Por mia nova projekto, la sekva paŝo estus krei dokumenton por priskribi la programlingvon kaj eble krei redaktilon por helpi krei ludojn. Aliokaze homoj povus ankaŭ profiti de la aliaj iloj menciitaj ĉi-supre. Ĉe IFDB, oni povas trovi liston de jamaj ludoj en Esperanto. Mi tre ŝatus ke tiu listo longiĝu.
Bonan aventurumadon!