Iam Estis…

Unu el la ludoj kiujn mia kunulo kaj mi ŝatas estas Gloom. La mekaniko de la ludo estas sufiĉe klasika kaj ĝi havas temon kiu similas al la familio Addams. Tamen, la regularo havas unu reguleton kiu tute ŝanĝas la ludon. Sur la kartoj estas eventoj kiuj okazas al la roluloj en la ludo. Kiam oni ludas karton, oni devas rakonti historion por klarigi kial tiu evento okazis al tiu rolulo. Do ekzemple, se la lasta karto sur rolulo indikas ke ri estis en arbaro, kaj vi volas ludi karton kiu diras ke ri falis en puton, vi devas klarigi kial estas puto en la arbaro, aŭ kial ri iris al alia loko. La rakontoj neniel efikas la gajnanton de la ludo kaj oni ne juĝas ĝian kvaliton. Tamen, se oni ja sekvas tiun regulon, oni komencas forgesi pri la poentoj kaj la gajnanto kaj simple amuziĝas kune kreante amuzan historion. Se oni ludas kun kreemaj amikoj kun kiuj oni sentas sin komforta por rakonti sensencaĵojn, oni povas pasigi tre bonan momenton.

Pro tio, mi komencis serĉi aliajn ludojn kiuj ankaŭ havas rakontadon. Mi trovis multajn laŭdojn de la ludo Once Upon a Time. En tiu, la rakontado estas kerna parto de la mekaniko. La ludomaterialo estas du kartaroj. En unu el la kartaroj, estas elementoj de la historio, ekzemple reĝo, rano, palaco ktp. Unu ludanto iĝas la rakontanto kaj komencas rakonti historion. Kiam ri mencias aferon sur unu el siaj kartoj, ri rajtas ludi ĝin en komuna linio sur la tablo. Ankaŭ estas mekaniko por interrompi la rakonton kaj iĝi la nova rakontanto. Tiuokaze la nova rakontanto devas daŭrigi la saman historion. Do tiel, oni komune laboras por krei rakonton. Ĉiu havas malsamajn kartojn kiuj gvidas la rakonton en malsamajn direktojn.

Estas ankaŭ mekaniko por gajni la ludon. La dua kartaro estas kartoj kun teksteroj por la fino de la rakonto. Unu ekzemplo povas esti “kaj tial la profetaĵo de la maljunulino plenumiĝis”. Se oni sukcesas seniĝi de ĉiuj siaj kartoj kaj poste ludi sian finan karton por fari koheran rakonton, oni gajnas la ludon.

Do la ludo esence estas konkurso. Tamen, se oni vere volas nur venki, estus tre facile rakonti stultan rakonton simple por seniĝi de siaj kartoj kaj venki tre rapide sen iu ajn amuzo. Do praktike la ludo estas multe pli bona se oni kvazaŭ ignoras la konkursan parton kaj pli strebas kune krei rakonton kaj amuziĝi.

Do, kial mi parolas pri ĉi tiu ludo en Esperanto? Ĉar mi ĉiam serĉas ludojn kiuj estus bone ludeblaj en esperantaj aranĝoj. Kompreneble oni povus ludi iun ajn ludon, sed en multaj el la popularaj ludoj, oni simple ludas silente en sia angulo, kaj oni apenaŭ bezonas lingvon. Do jen, mi pensis ke ludo kiu postulas rakontadon estus bonega maniero uzi la lingvon dum eventoj.

Tute surprize al mi, kiam mi rigardis la ludon ĉe BoardGameGeek, mi rimarkis ke iu jam tradukis la regulojn al Esperanto! Tamen, por plena traduko mankis esperantigo de la kartoj. Mi do inspiriĝis por mem fari tion. La rezulto estas ĉi tiu projekto ĉe Github. De tie, oni povas elŝuti la tradukitajn kartojn kaj regulojn kun iom da ŝanĝoj fare de mi.

Sekve mi devis fari uzeblajn kartojn el la printaĵo. Mia ideo estis simple fiksi la paperon al normalaj kartoj. Estas entute 165 kartoj, do mi aĉetis 3 normalajn kartarojn. Por fiksi la paperon, mi aĉetis kartingojn kiuj havas la saman grandecon kiel la tradiciaj kartoj. Tiuj estas etaj plastaj travideblaj ingoj kiujn homoj kutime uzas por kolekteblaj ludoj, ekzemple Magic: The Gathering.

Normala kartaro kaj la kartingoj

Mi ankaŭ aĉetis papertranĉilon por pli nete tranĉi la paperon. Sekve mi simple metis la paperaĵojn en la ingojn kun la kartoj. Jen la fina rezulto:

Mano de finfaritaj kartoj

Mi ankoraŭ ne provis ludi la esperantan tradukon. Se mi sukcesos trovi testajn viktimojn, eble mi rakontos kiel estis la ludo en sekva blogafiŝo.

Se vi havas komentojn aŭ se vi mem volas provi la ludon kaj rakonti vian sperton, mi ŝatus aŭdi de vi en la komentejo.

Leave a comment

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s

Create your website at WordPress.com
Get started
%d bloggers like this: